Pro la kronvirusa pandemio, kaj la reguloj pri socia apartiĝado, kutimaj kunvenoj de Esperanto-kluboj devis ĉesi. Anstataŭe, nova formo stariĝis: la virtuala kunveno – plej ofte per la videa grup-babila sistemo, Zoom. Dum la pli malnova sistemo Skype funkcias kvazaŭ telefona konversacio (unu persono alvokas aliajn, kiuj jam devas esti konektitaj al la alvokanto), Zoom funkcias iel kiel tradicia kunvenejo: Iu ajn, kiu havas la ligilon kaj la pasvorton, rajtas eniri. [1] Krome, Skype estas senkosta por konversacioj sen tempolimoj, kaj teorie sen limo pri la nombro da partoprenantoj [2], dum senkosta Zoom-konto ebligas kunvenojn nur ĝis 40 minutoj. [3] […]