Por la periodo 13 novembro 2017 – 7 oktobro 2018 Prezentita ĉe la Jarkunveno de la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio, la 7-an de oktobro 2018, de la prezidanto, Jonathan Cooper Regado Dum la jarkunveno de 2017, Jonathan Cooper estis elektita kiel prezidanto kaj provizora kasisto. Dum la estrarkunveno de decembro 2017, Dmitry Lushnikov konsentis iĝi kasisto se li povus havi helpon de Jonathan Cooper kaj Alan Turvey. Ĉi tio estis konsentita kaj Dmitry poste kasistiĝis. Eventoj Dum la 328 tagoj de post la lasta jarkunveno, 101 anoncitaj federaciaj eventoj okazis en Esperanto-Domo: Monataj kunvenoj: la unuan dimanĉon de ĉiu monato […]