La retejo de Esperanto-Domo estas ĵus resdezajnita, restrukturita kaj reverkita. Espereble, estos pli facile navigi kaj trovi utilajn informojn pri nia organizo, kaj ĝia ĉefsidejo. La tuta paĝ-enhavo estas kompleta (kvankam retejo neniam estas kompleta! 😉) Tamen la afiŝoj, en la sekcio Novaĵoj, estos iom post iom aldonataj dum la venontaj semajnoj. – Jonathan Cooper, prezidanto kaj retejestro
Author Archive: drdada
La biblioteko finfine preta!
Ni feliĉas informi vin ke la biblioteko ĉe Esperanto-Domo estas finfine preta por ebligi membrojn prunti el ĝi. Post 18 monatoj da ĉiusemajna laboro, ĉiuj 2700+ libroj (kaj plejmulte de la periodaĵoj) estas katalogitaj, etiketitaj, stampitaj kaj ordigitaj sur la bretoj. La plano estas poste starigi retan pruntosistemon, sed ĝis tiam, estas permana sistemo, uzante libron. Tamen, oni povas nun vidi la katalogon kiel retan tabulon, ĉe bit.ly/biblioteko-katalogo. Do, kion vi trovos en la biblioteko? Nu, kio interesas vin? Ĉu biologio? Eble vi ŝatus la libron Sekretoj de la marestaĵoj, de Petar Giunio. Ĉu kosmologio? Davis Galadi-Enriquez kaj Amri Wandel […]
La jarkunveno 2022
Sabaton, la 10an de Septembro 2022, 12 membroj de la Federacio partoprenis la jarkunvenon – kvin ĉe Esperanto-Domo, kaj sep per Zoom (inkluzive de Terry Manley el Armidale kaj Rainer Kurz el Germanio). Jonathan komencis la kunvenon per “agnosko de lando”. Post kiam ni aprobis la protokolon de la lasta jarkunveno (la 12an de Septembro 2021), Jonathan voĉlegis la raporton de la prezidanto. (Vidu malsupre.) Poste, Dmitry voĉlegis resumon de la reporto de la kasisto por la financa jaro 2021–22: La monvaloro de la tuta posedaĵo de la Federacio je la 30a de Junio 2022 estis $1 900 119,83 (tamen, […]
Raporto de la prezidanto 2021
Preszentita dum la Jarkunveno 2021, dimanĉon, lla 12an de septembro 2021, je 11:00 De Andrew Spannenberg La plurkultura festivalo Maitland RiverLights 2020 okazis per videfluado. La Federacio estis reprezentita en la sekcio Lingva Salono. Prezidanto Andrew prezentis lecionon pri Esperanto antaŭ blanka tabulo kaj flago. Ĝi funkciis kaj la spektantoj pozitive reagis. Dum nia festado de la Zamenhofa Tago (13an de decembro 2021) estis alia “inkluziva kuko”: vegana, senglutena kaj ornamita per la flago de Esperanto. Jes, ni iomete tro faris kaj tro elspezis, sed la evento estis bona bonvenigo al niaj membroj. Je la efektiva Zamenhof-Tago (15an de decembro), […]
Minimumismo
Doris Chen, membro de Esperanto NSW (Originale eldonita en Telopeo, 57:01, Januaro 2021, kaj 57:02, Marto 2021) Minimumismo estas maniero forigi neesencon por atenti al tio, kio vere gravas, kio donas pozitivan signifon al niaj vivoj, kio donas al ni ĝojon kaj valoron. Minimumistoj serĉas feliĉon ne per aferoj, sed per vivo mem; tiel, dependas de vi, kio estas necesa kaj kio estas malnecesa en via vivo. Mi eksciis pri la koncepto de minimumismo per la afiŝo de iu konato. Ŝi diris, ke ŝi havas nur utilajn aĵojn en sia loĝejo anstataŭ havi multajn aĵojn. En sia afiŝo, ŝi rekomendis […]
Esperanto en sidneja radio
Zamenhof-Tagon 2020 (la 15an de Decembro), Josh Szeps (Loka Radio Sidneja ABC, Matenmanĝo) intervjuis Jonathan Cooper pri Zamenhof-Tago kaj Esperanto. Aŭskultu la intervjuon (kiu inkluzivis iun, kiu lernis Esperanton en la lernejo dum 1976 kaj telefonis): (Bedaŭrinde, ĝi ne plu disponeblas en la retejo ABC.)
Nova maniero kunveni: virtuale
Pro la kronvirusa pandemio, kaj la reguloj pri socia apartiĝado, kutimaj kunvenoj de Esperanto-kluboj devis ĉesi. Anstataŭe, nova formo stariĝis: la virtuala kunveno – plej ofte per la videa grup-babila sistemo, Zoom. Dum la pli malnova sistemo Skype funkcias kvazaŭ telefona konversacio (unu persono alvokas aliajn, kiuj jam devas esti konektitaj al la alvokanto), Zoom funkcias iel kiel tradicia kunvenejo: Iu ajn, kiu havas la ligilon kaj la pasvorton, rajtas eniri. [1] Krome, Skype estas senkosta por konversacioj sen tempolimoj, kaj teorie sen limo pri la nombro da partoprenantoj [2], dum senkosta Zoom-konto ebligas kunvenojn nur ĝis 40 minutoj. [3] […]
Letero de Bjelovara Esperantista Societo
Dimanĉe, la 1-an de marto 2020, dum la monata NSW-Esperanto-renkontiĝo, ni havis specialan gaston el Kroatio: Damir Matašin, la pra-pranepo de John Matasin, kies forta laboro kaj malavareco ebligis la aĉeton de Esperanto-Domo en la 1960-aj jaroj. Damir kunportis donacojn, inkluzive de belega libro pri la historio de la Esperanto-movado en Bjelovar, Kroatio, verkita de Josip Pleadin. Sur la malplena unua paĝo de la libro estis algluita letero de la prezidanto de la Bjelovara Esperantista Societo, al Esperanto NSW. La teksto: DRUŠTVO ESPERANTISTA BJELOVARA BJELOVARA ESPERANTISTA SOCIETO 43000 BJELOVAR, Vlatka Mačeka 14, Kroatio Retadreso: esperanto.bjelovar@gmail.com Al estimata Esperanto-Federacio de Novsudkimrujo […]
Multkultura festivalo Maitland Riverlights
Dum la posttagmezo kaj vespero de sabato, la 12-a de oktobro, kvar esperantistoj (Andrew Spannenberg, Alan Turvey, Joanne Cho kaj Jonathan Cooper) veturis al Maitland, NSK, por partopreni en la multkultura festivalo Riverlights de 2019. Kiel antaŭe, Andrew diligente laboris por starigi kovritan budon por la Esperanto-Federacio de NSK. Sur nia tablo estis pluraj aĵoj (kaj aĉeteblaj kaj senpagaj) kaj ĉe ambaŭ flankoj, alta memstaranta afiŝo pri Esperanto kaj Esperanto-Domo. Pluraj homoj haltis kaj demandis pri kio estas Esperanto. Joanne estis aparte efika kiel propagandanto. Je 17:00, en la proksima “Language Lounge”, Jonathan instruis Esperanton al malgranda grupo da gejunuloj, […]
Nova broŝuro: Esperanto, the language for world citizens
Esperanto NSW ĵus presis tri-faldan DL-broŝuron: Esperanto, the language for world citizens. Limigitaj nombroj da ekzempleroj estas haveblaj por tiuj, kiuj volas doni ilin al scivolemaj amikoj kaj familianoj. Vi ankaŭ povas elŝuti ĝin kiel PDF (600 KB). Bonvolu rimarki: Se vi havas presilon, kiu aŭtomate presas duflanke, vi eble devos inversigi la duan paĝon en PDF-programo antaŭ presado. Se iuj esperantistoj en aliaj ŝtatoj (aŭ landoj) volus presi sian propran version, bonvolu mesaĝi nin.