Pri Esperanto

Homoj parolas en Esperanto-Domo

Kio estas Esperanto?

Esperanto estas lingvo, sed ne de iu lando aŭ etna grupo: ĝi estas neŭtrala, internacia lingvo.

Originoj

La bazajn regulojn kaj vortojn de Esperanto proponis de LL Zamenhof fine de la 19-a jarcento. Post malmultaj jaroj, homoj eklernis ĝin kaj formis tutmondan komunumon. De tiam, Esperanto estas uzata (kaj libere evoluas) same kiel ĉiu alia lingvo.

Trajtoj

Esperanto havas tre regulan strukturon. Vortoj estas ofte faritaj el multaj aliaj radikoj, kaj tiel la nombro da vortoj, kiujn oni devas parkerigi multe plimalgrandiĝas. La lingvo estas fonetika kaj la reguloj de prononco estas tre simplaj, por ke ĉiu sciu kiel prononci skribitan vorton, kaj inverse. Ĉio ĉi kaŭzas la lernado de la lingvo esti relative facila.

Plejmulte da Esperantaj radikoj similas al vortoj de latinidaj, ĝermanaj aŭ slavaj lingvoj. Tamen, Esperanto ne estas nur miksaĵo de tiuj lingvoj, sed vera kaj sendependa lingvo per si mem. Fakte ĝi strukture pli similas al iuj ne-eŭropaj lingvoj ol al eŭropaj.

Uzi Esperanton

Esperanto estas plej utila por neŭtrala komunikado. Tio signifas ke komunikado per Esperanto ne donas avantaĝojn al la anoj de iu specifa popolo aŭ kulturo, sed provizas egalecon de rajtoj, toleremon kaj veran internaciecon. Ĉi tio oni povas vidi en multaj diversaj situacioj: internaciaj kunvenoj, libroj, gazetoj, muziko, la Interreto kaj ankaŭ en privata kaj familia vivo.

Pli pri uzado de Esperanto…

Atestoj

Nomo: Erin Piateski
Lando: Usono
Profesio: Mekanika inĝeniero

“Mi eklernis Esperanton en mezlernejo, ĉar mi aŭdis, ke Esperanto estas facila lingvo, kaj do mi pensis, ke Esperanto eble estas mia sola oportuno flue paroli fremdan lingvon. Mi trovis, ke amikoj kaj membroj de mia familio, kiuj faris kursojn en iu lingvo, apenaŭ neniam povis paroli tiun lingvon, eĉ je baza nivelo. Do mi studis Esperanton, esperante, ke ĝi estus mia enkonduko al la mondo de fremdaj lingvoj…

“Malgraŭ tiu ĉi simpla plano, Esperanto fariĝis grava parto de mia vivo… Ĝi ŝanĝis la manieron kiel mi vidas la mondon. Ofte oni diras, ke oni povas paroli kun homoj el ĉiuj landoj en la mondo uzante la anglan, kaj tio estas vera. Sed ne multaj homoj scias, ke estas same vere por Esperanto. Mi trovis, ke estas grandaj diferencoj inter uzi la anglan kaj Esperanton por internacia komunikado. Mi sentas, ke uzi Esperanton egaligas la parolantojn, ne nur el lingva vidpunkto, sed ankaŭ el socia vidpunkto.”

Pliaj atestoj…

Kiel lerni Esperanton

Kursoj de Esperanto, daŭrantaj de semajnfino ĝis pluraj semajnoj, okazas en multaj partoj de la mondo dum la tuta jaro. Oni povas kombini lernadon de Esperanto kun akirado de novaj internaciaj amikoj kaj vizitado al fascinaj novaj lokoj kaj kulturoj.

La Aŭstralia Esperanto-Asocio okazigas amuzajn lecionojn samtempe kiel la ĉiujara kongreso. Klasoj disponeblas por ĉiuj niveloj, inkluzive de tut-komencantoj. Ankaŭ estas eble, ke proksime al via hejmo aŭ laborejo estas Esperanto-kurso organizata de loka Esperanto-grupo. Oni povas lerni Esperanton ankaŭ en la interreto kaj per libro.

Pli pri lernado de Esperanto…

Esperanto kaj aliaj lingvoj

Kulturo estas difina trajto de nia identeco. Ĝi kontribuas al kiel ni vidas nin kaj la grupojn kun kiuj ni identiĝas. Lingvo estas apriora al kiel kulturo esprimiĝas. Se ni volas konservi kulturan heredaĵon kaj identecon, subteni la lingvojn de la diversaj etnaj kaj kulturaj grupoj nepras. La perdo de lingvo signifas la perdon de kulturo kaj identeco. Bedaŭrinde, granda nombro el la lingvoj de la mondo jam perdiĝis kun la procezoj de koloniado kaj migrado. La plej granda minaco al lingva diverseco estas la perceptita superregado de malgranda nombro da lingvoj, inkluzive de la angla.

Esperanto estas solvo, kiu permesas al ĉiuj parolantoj de ĉiuj lingvoj kunekzisti kaj kunlabori sur egala bazo. Parolantoj de Esperanto povas sperti aŭtentikan komunikadon kun homoj el la tuta mondo, sen unu homo imponi ajnan kulturan postulon sur alian. Tamen Esperanto ne estas destinita por anstataŭigi iun ajn lingvon, sed por esti facile lernebla “ponta” lingvo. Ĝi eĉ povas esti uzata por instigi kaj helpi homojn lerni aliajn lingvojn.