30-a de novembro 2017 Lingva Festivalo-Asocio gastigos senpagan lingvo-festivalon sabate, la 3-a de decembro 2016, ĉe Erina Fair. La celo de tiu lingvo-festivalo estas antaŭenigi komprenon pri lingva diverseco, per disponado de “provaĵoj” de pluraj lingvoj kaj kulturoj en amuza etoso. Ĉefa ero estos fascina prezento de aŭstralia lingvisto, D-ro Gregory Cooper. Dum la fruaj 1980-aj jaroj Dr-o Cooper vojaĝis al fora nordokcidenta Pakistano por studi tiam neskribitan lingvon. Nur per interagado rekte kun la denaskaj parolantoj, li povis lerni la lingvon (la kalaŝamondra), krei sistemon de skribo por ĝi kaj instrui ĝin al la kalaŝaj homoj, kiuj nun registras […]