Hejmo

LINGVO:
 English   Esperanto 

Esperanto-Domo, 143 Lawson Street, Redfern, estas la hejmo de Esperanto NSW kaj la nacia arkivo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio.

Provizanta…

  • Kunvenojn de la Esperanto-klubo: Ekzercu Esperanton, sociiĝu kaj faru novajn amikojn.
  • Esperantajn klasojn: Lernu veran, vivantan lingvon multe pli facile kaj pli rapide ol kiel vi pensas esti eble, poste uzu ĝin por komuniki kun homoj tra la tuta mondo.
  • Esperanto-bibliotekon kaj arkivon: Legu librojn, revuojn kaj ĵurnalojn skribitajn en la internacia lingvo, ankaŭ rarajn historiajn aĵojn.
  • Loĝadon: Esperanto-parolantoj el ie ajn en la mondo (inkluzive de Aŭstralio) povas havi senpagan loĝadon dum ĝis 14 tagoj, laŭ disponebleco.

Esperanto-Domo estas malfermita ĉiun merkredon inter 10:00 kaj 20:00.

Kio estas Esperanto?…

Membriĝi

Kiel membro de Esperanto NSW, vi rajtos…

  • pruntepreni el la kolekto de pli ol 2700 libroj kaj periodaĵoj en la biblioteko
  • ricevi Telopeo, nian bitan novaĵleteron, 6 ĝis 12 fojojn jare
  • tranokti senpage en la gastoĉambro (ĝis 14 tagoj)
  • lerni Esperanton senpage, per kursoj por komencantoj kaj progresantoj
  • ricevi rabatojn por la ĉiujara aŭstralia somerkursaro kaj kongreso, kaj Universalaj Kongresoj
  • havi senpagajn kafon, teon kaj manĝaĵon ĉe Esperanto-Domo
  • trovi kontaktojn tutmonde por prepari eksterlandajn vojaĝojn