Zamenhof-Tago ĉe Esperanto-Domo

13-a de decembro 2015 Raportas Chris Holliss: Venis 30 homoj al la tre sukcesa festo. Estis mirinda renkonti longdaŭrajn geamikojn. Ni babilis pri la pasinta jaro, eĉ pasintaj jaroj. Ankaŭ ni ĝuis bongustajn manĝaĵojn. Tion evidentigas la malplenaj pladoj dismetitaj sur la tabloj poste. Saviĝis du specialaj kukoj kontraŭ la malsata svarmo: donacoj por Eunice Grahame (honore de ŝia naskiĝ-datreveno) kaj Margaret Chaldecott (pro ŝia sekretaria laboro dum multmultaj jaroj por la Esperanto-Federacio de NSK). La bona etoso daŭris pro tri interesaj prelegetoj: Richard Delamore montris filmeton pri sia studio kaj kunlaborintoj. Li eksplikis la produktadon kaj enmetadon en YouTube […]