La retejo de Esperanto-Domo estas ĵus resdezajnita, restrukturita kaj reverkita. Espereble, estos pli facile navigi kaj trovi utilajn informojn pri nia organizo, kaj ĝia ĉefsidejo. La tuta paĝ-enhavo estas kompleta (kvankam retejo neniam estas kompleta! 😉) Tamen la afiŝoj, en la sekcio Novaĵoj, estos iom post iom aldonataj dum la venontaj semajnoj. – Jonathan Cooper, prezidanto kaj retejestro
Category Archives: nekategoriigita
La biblioteko finfine preta!
Ni feliĉas informi vin ke la biblioteko ĉe Esperanto-Domo estas finfine preta por ebligi membrojn prunti el ĝi. Post 18 monatoj da ĉiusemajna laboro, ĉiuj 2700+ libroj (kaj plejmulte de la periodaĵoj) estas katalogitaj, etiketitaj, stampitaj kaj ordigitaj sur la bretoj. La plano estas poste starigi retan pruntosistemon, sed ĝis tiam, estas permana sistemo, uzante libron. Tamen, oni povas nun vidi la katalogon kiel retan tabulon, ĉe bit.ly/biblioteko-katalogo. Do, kion vi trovos en la biblioteko? Nu, kio interesas vin? Ĉu biologio? Eble vi ŝatus la libron Sekretoj de la marestaĵoj, de Petar Giunio. Ĉu kosmologio? Davis Galadi-Enriquez kaj Amri Wandel […]
Esperanto-Domo merkrede
Ĝisdatigita la 9-a de junio 2017 Esperanto-Domo kutime estas malferma ĉiun merkredon, 14:00 – 16:00. Por kontroli, ke ĝi estos malferma je specifa tago, bonvolu reviziti ĉi tiun paĝon. Jen la detaloj por junio: • 07-a de junio: malferma • 14-a de junio: malferma • 21-a de junio: malferma • 28-a de junio: (decidota)