Esperanto en sidneja radio

Zamenhof-Tagon 2020 (la 15an de Decembro), Josh Szeps (Loka Radio Sidneja ABC, Matenmanĝo) intervjuis Jonathan Cooper pri Zamenhof-Tago kaj Esperanto. Aŭskultu la intervjuon (kiu inkluzivis iun, kiu lernis Esperanton en la lernejo dum 1976 kaj telefonis): (Bedaŭrinde, ĝi ne plu disponeblas en la retejo ABC.)

Nova broŝuro: Esperanto, the language for world citizens

Esperanto NSW ĵus presis tri-faldan DL-broŝuron: Esperanto, the language for world citizens. Limigitaj nombroj da ekzempleroj estas haveblaj por tiuj, kiuj volas doni ilin al scivolemaj amikoj kaj familianoj. Vi ankaŭ povas elŝuti ĝin kiel PDF (600 KB). Bonvolu rimarki: Se vi havas presilon, kiu aŭtomate presas duflanke, vi eble devos inversigi la duan paĝon en PDF-programo antaŭ presado. Se iuj esperantistoj en aliaj ŝtatoj (aŭ landoj) volus presi sian propran version, bonvolu mesaĝi nin.

SBS ĉe Esperanto-Domo

La 6-an de junio 2018 ĵurnalisto (Amelia Dunn) kaj filmisto de la aŭstralia radi- kaj televid-kanalo SBS pasigis unu horon kaj duonon en Esperanto-Domo, intervjuante plurajn esperantistojn. La rezulto (ĝis nun) estas radiprogrameto/podkasto: Universal but obscure language making a comeback with internet.