Multkultura festivalo Maitland Riverlights

Dum la posttagmezo kaj vespero de sabato, la 12-a de oktobro, kvar esperantistoj (Andrew Spannenberg, Alan Turvey, Joanne Cho kaj Jonathan Cooper) veturis al Maitland, NSK, por partopreni en la multkultura festivalo Riverlights de 2019. Kiel antaŭe, Andrew diligente laboris por starigi kovritan budon por la Esperanto-Federacio de NSK. Sur nia tablo estis pluraj aĵoj (kaj aĉeteblaj kaj senpagaj) kaj ĉe ambaŭ flankoj, alta memstaranta afiŝo pri Esperanto kaj Esperanto-Domo. Pluraj homoj haltis kaj demandis pri kio estas Esperanto. Joanne estis aparte efika kiel propagandanto. Je 17:00, en la proksima “Language Lounge”, Jonathan instruis Esperanton al malgranda grupo da gejunuloj, […]

Esperanto diskonigita en Maitland

Sabaton la 10an de Februaro 2018, pluaj esperantistoj (kvar vestitaj en specialaj verdaj t-ĉemizoj) iris al la multkultura festivalo “Maitland Riverlights” por diskonigi Esperanton. Eckard Roehrich eksponis lignajn vorterblokojn, kiujn li faris por instrui pri la lingvo. La teamo ankaŭ instruis multajn homojn ĉe la “Lingva Sidĉambro” (Language Lounge). Kiam ni proponis propagandaĵojn, iuj diris, “Mi estas bona”. Certe! Tamen mi pensas, ke ili estus pli bonaj se ili akceptus la libretojn. 🙂 Iuj infanoj petis multajn libretojn – tre formale. Laste, post sunsubiro, lumetoj sendiĝis laŭ la rivero. Bela vido, kvankam ne tre serioza. – Andrew Spannenberg