Tre malĝoje ni anoncas, ke nia kara amikino Eunice Graham forpasis la 9-an de aprilo, 2019. Eunice lernis Esperanton ĉe Manlia Esperanto-Klubo dum la sesdekaj jaroj kaj subtenis tiun klubon, la Sidnejan Esperanto-Societo (nun la Esperanto-Federacion de NSK) kaj la Esperanto-movadon, dum la cetero de sia vivo. Ŝi ankaŭ ĉeestis multajn Universalajn Kongresojn. Esperantistoj, kiuj konis Eunice estas invitataj al la funebra ceremonio, kiu okazos ĉe Northern Suburbs Memorial Gardens and Crematorium (South Chapel), 199 Delhi Road, North Ryde, lundon, la 15-an de aprilo, je la 10-a atm.
Forpaso de Margaret Chaldecott
Tre malfeliĉe ni anoncas, ke nia kara amikino Margaret Chaldecott forpasis la 25-an de marto, 2019. Margaret estis dum longa tempo membro de la Sidneja Esperanto-Societo kaj, ekde 1964 ŝi estis diverstempe sekretario, prezidanto kaj kasisto de la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio (kaj la redaktisto de nia novaĵletero “Telopeo”) kaj estrarano de la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Ŝi estis delegito de UEA dum multaj jaroj. Per dediĉitaj membroj kiel Margaret la movado travivis kaj prosperis dum multaj jaroj kaj pro tio ni multe dankas ŝin. Esperantistoj, kiuj konis Margaret estas invitataj al la funebra ceremonio, kiu okazos ĉe Gregory & Carr, 850 […]
Raporto de la Prezidanto 2018
Por la periodo 13 novembro 2017 – 7 oktobro 2018 Prezentita ĉe la Jarkunveno de la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio, la 7-an de oktobro 2018, de la prezidanto, Jonathan Cooper Regado Dum la jarkunveno de 2017, Jonathan Cooper estis elektita kiel prezidanto kaj provizora kasisto. Dum la estrarkunveno de decembro 2017, Dmitry Lushnikov konsentis iĝi kasisto se li povus havi helpon de Jonathan Cooper kaj Alan Turvey. Ĉi tio estis konsentita kaj Dmitry poste kasistiĝis. Eventoj Dum la 328 tagoj de post la lasta jarkunveno, 101 anoncitaj federaciaj eventoj okazis en Esperanto-Domo: Monataj kunvenoj: la unuan dimanĉon de ĉiu monato […]
SBS ĉe Esperanto-Domo
La 6-an de junio 2018 ĵurnalisto (Amelia Dunn) kaj filmisto de la aŭstralia radi- kaj televid-kanalo SBS pasigis unu horon kaj duonon en Esperanto-Domo, intervjuante plurajn esperantistojn. La rezulto (ĝis nun) estas radiprogrameto/podkasto: Universal but obscure language making a comeback with internet.
Esperanto diskonigita en Maitland
Sabaton la 10an de Februaro 2018, pluaj esperantistoj (kvar vestitaj en specialaj verdaj t-ĉemizoj) iris al la multkultura festivalo “Maitland Riverlights” por diskonigi Esperanton. Eckard Roehrich eksponis lignajn vorterblokojn, kiujn li faris por instrui pri la lingvo. La teamo ankaŭ instruis multajn homojn ĉe la “Lingva Sidĉambro” (Language Lounge). Kiam ni proponis propagandaĵojn, iuj diris, “Mi estas bona”. Certe! Tamen mi pensas, ke ili estus pli bonaj se ili akceptus la libretojn. 🙂 Iuj infanoj petis multajn libretojn – tre formale. Laste, post sunsubiro, lumetoj sendiĝis laŭ la rivero. Bela vido, kvankam ne tre serioza. – Andrew Spannenberg
Venonta Pico-vespero: 17 feb
La venonta Pico-vespero okazos dimanĉon, la 17-an de februaro. Kunvenu kun ni ĉe Esperanto-Domo por muziko, filmoj kaj pico. Komencantoj kaj scivolemuloj estas bonvenaj! La Esperanto-leciono komencos la 5-an ptm, kaj la Pico-vespero mem, la 6-an.
Jarkunveno prokrastiĝas ĝis la 19-a de novembro
Bedaŭrinde, la kvorumo de 10 membroj, kion postulis nia aktuala statuto, ne estis atingita hieraŭ, do ni ne povis fari iujn ajn decidojn (inkluzive de elektado de estraranoj). Tamen, la statuto permesas nin prokrasti la jarkunvenon dum semajno, kiam la kvorumo fariĝos 2. Ĉar 4 (eble 5) membroj jam intencis kunveni venontan dimanĉon ĉe Wyong, ni ŝanĝis la lokon. Do, la prokrastita jarkunveno de la Esperanto-Federacio de NSK estos: Dato: dimanĉo, la 19-a de novembro 2017 Tempo: 11:45 atm Loko: Albert’s Cafe, ĉe la okcidenta flanko de stacidomo Wyong (turniĝu maldekstren kiam vi eliros). [Vidu ĉe Google Maps] Estos ankaŭ […]
Raporto de la Prezidanto 2017
Por la periodo 4 septembro 2016 – 12 novembro 2017 Prezentita ĉe la Jarkunveno de la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio, la 12-an de novembro 2017, de la prezidanto, Jonathan Cooper Regado De la jarkunveno 2016 ĝis la 30a de julio 2017, la estraro konsistis el: Prezidanto: Jonathan Cooper Vicprezidanto: Dmitry Lushnikov Sekretario: Nicole Else Kasisto: Alan Turvey Aliaj estraranoj: John Casey, Richard Delamore La 1-an de aŭgusto 2017, John Casey rezignis. En la kunveno de la 6-a de aŭgusto 2017, Andrew Spannenberg estis nomumita kiel anstataŭa estraro ĝis la jarkunveno en novembro. Eventoj Krom la kutimaj ĉiumonataj dimanĉaj kunvenoj, la […]
Jarkunveno 2017
Al ĉiu membro de la Esperanto-Federacio de NSK (EFNSK): La jarkunveno de EFNSK okazos ĉe Esperanto-Domo la 12an de novembro 2017 je la 11-a matene. La estraro demisios kaj la postenoj estos atribuitaj dum la jarkunveno. Bonvolu noti, ke pro la jarkunveno, ne okazos kunveno la unuan dimanĉon de novembro. Ni esperas, ke vi povos ĉeesti la jarkunvenon, kaj bonvolu sciigi nin, ĉu vi povas iel helpi la Federacion. Se vi NE povos ĉeesti sed tamen ŝatus voĉdoni, vi povas peti iun voĉdoni nome de vi (kiel via mandatulo). Bonvolu kontakti nin se vi ŝatus pli da informoj. Ni ankaŭ […]
Esperanto-Domo merkrede
Ĝisdatigita la 9-a de junio 2017 Esperanto-Domo kutime estas malferma ĉiun merkredon, 14:00 – 16:00. Por kontroli, ke ĝi estos malferma je specifa tago, bonvolu reviziti ĉi tiun paĝon. Jen la detaloj por junio: • 07-a de junio: malferma • 14-a de junio: malferma • 21-a de junio: malferma • 28-a de junio: (decidota)